De kie alvenis mesogoj direktitaj al Ĉinio?

(GMT+08:00) 2020-02-15 18:40:22     Redaktoro:Pluveta
La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke la 13an de februaro nove konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano (COVID-19) ekster Hubei, la centra provinco de la epidemio, malpliiĝis en dek sinsekvaj tagoj. Donitaĵoj montras, ke entute 267 novaj konfirmitaj kazoj estas raportitaj ĵaŭde ekster Hubei.

Post peniga laborado de ĉinoj estas efike regata la epidemio kaŭzita de la nova kronvirusa pneŭmonio. Kiam la internacia komunumo ĝojas pri la informo, aperis malharmonia voĉo.

Lastatempe usona ĵurnalo New York Times publikigis artikolon titolitan Kial Tiel Multaj Epidemioj Eksplodiĝis en Ĉinio? La artikolo citis vortojn de Peter Navarro, prezidanto de usona Nacia Komerca Komisiono, ke verŝajne Ĉinio estas kovilo de epidemioj.

Laŭ raporto de usona Preventa kaj Regada Centro pri Epidemio, ekde la lasta jaro ĝis nun en Usono pli ol 22 milionoj da homoj malsaniĝis je gripo kaj 12 000 mortis pro tio. La situacio de tiu epidemio en Usono estas pli serioza ol tiu en Ĉinio. La titolo Kovilo de Epidemioj estas pli taŭga por Usono.

Pli da gvidantoj de fremdlandaj partioj esprimis sian aprezon kaj fidon al la klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la nova kronviruso. Malsano estas komuna malamiko por la tuta homaro. Neniu lando povas eskapi el la komuna defio per sia propra forto. En la tutmondiĝa epoko ju pli frue Ĉinio venkos la epidemion, des pli frue renormaliĝos la tutmonda ekonomio, komerco, turismo kaj interfluo. Tio estas komuna opinio de Ĉinio kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin