Artikolo de ĉina prezidanto pri batalo kontraŭ nova kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-16 14:55:36     Redaktoro:Pluveta

La artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping pri prevento kaj regado de la epidemio kaŭzita de nova kronvirusa pneŭmonio estis publikigita dimanĉe en la revuo Qiushi, ĉefa gazeto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

La artikolo estas transskribo de la parolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, en kunveno de la Konstanta Komtato de la Politika Buroo de la Centra Komitato.

La artikolo emfazis la gravecon de la sukcesa atingo de la prevento kaj regado de la epidemio, kiu montris, ke la rezulto de la prevento kaj regado rekte rilatas al vivo kaj sano de la popolo, ĝenerala ekonomio kaj socia stabileco, kaj malfermo de la lando.

Resursoj por kuracado, prevento kaj protekto devas esti senditaj al la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio, kaj la prioritato estu donita al la bezonoj de medicinaj laborantoj kaj pacientoj en la frontlinio. La klopodoj devas direkti al pliigo de procento de akcepto de kuracado kaj resaniĝo, kaj redukto de procento de inflekto kaj morto.

La artikolo asertis konservon de socia stabileco, akcelon de publika edukado kaj konunikado, kaj ankaŭ certigon de stabila ekonomio. Ĝi ankaŭ emfazis bonigon de la sistemo de la lando pri kriza administrado kaj altigon de la kapablo por trakti urĝajn, malfacilajn, danĝerajn kaj gravajn taskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin