Ĉinio rikoltas internacian respekton per klopodoj en batalo kontraŭ nova kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-16 15:14:48     Redaktoro:Pluveta

Ĉinio jam gajnis respekton kaj aprobon de la internacia komunumo per ĝiaj klopodojn kaj eĉ ofero en la batalo kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wangyi diris tion vendrede en intervjuo fare de brita mediato Reuters.

Wang diris, ke la subita eksplodo de la epidemio efektive alportis grandan defion al Ĉinio kaj la mondo, tamen la ĉina registaro kaj la ĉina popolo jam rezistis al la defio.

Post eksplodo de la epidemio la ĉina registaro sub gvido de la prezidanto Xi jinping, senprokraste establis nacian mekanismon por mobilizi resursojn el la tuta lando. Ĉinio prenis la plej ampleksajn, striktajn kaj ĝisfundajn rimedojn de prevento kaj regado, multaj el tiuj rimedoj superas la postulon de la Internacia Regularo pri Sano kaj la rekomendojn de la Monda Organizo pri Sano.

La decidema respondo de Ĉinio estas ĝusta kaj efika, kaj plejparte la eksplodo estas regebla kaj la malsano kuracita. Wang diris citante ciferojn de tiu tago, ke la numbro de novaj konfirmitaj kazoj ekster la provinco Hubei malkreskis dum la sinsekvaj 11 tagoj, kaj preskaŭ 7 000 homoj resaniĝis kaj elhospitaliĝis. La kvanto de morto estis ĉirkaŭ 2% en la tuta lando, kaj nur 0.49% en la regiono ekster Hubei.

Li diris, ke ekde la komenco, Ĉinio prenis malfermjan kaj travideblajn agojn, ĝustatempe raportis informojn al la mondo kaj efektivigis internacian kunlaboron. Ĝis nun la nombro de konfirmitaj kazoj ekster Ĉinio estas malpli ol unu procento de la totalo. Ĉinio ne nur faris sian plej fortan klopodon por certigi vivon, sekurecon kaj sanon de la ĉina popolo, sed ankaŭ prenis efikajn rimedoj por malhelpi la disvastiĝon de la epidemio kaj donis kontribuon kaj oferon al la publika sano de la tuta mondo.

Li aldonis, ke WHO multfoje rekomendis Ĉinion pro ĝiaj respondecaj agoj, donis altan takson pri la decidema respondo de Ĉinio kaj esprimis konfidon, ke Ĉinio venkos tiun ĉi epidemion. Gvidantoj de pli ol 160 landoj kaj internaciaj organizoj montris sian subtenon per telegramoj aŭ leteroj, kaj la regisaroj kaj la popoloj de pluraj dekoj da landoj donacis provizaĵojn. La ministro esprimis dankon pro ĉi tiuj afablaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin