Reafiŝante videaĵon afiŝitan de la novaĵ-agentejo Xinhua pli frue lunde, la estro de la Monda Organizo pri Sano diris, ke medicinaj laborantoj, inkluzive de flegistinoj, eltenas la plej grandan ŝarĝon en eksplodo de la epidemio.
La videaĵo, produktita kaj afiŝita de la novaĵ-agentejo Xinhua en la socia retejo Twitter, rakontas pri ses flegistinoj, kiuj ĉe izolitaj punktoj en la ĉina provinco Anhui prizorgas du infanojn, kies gepatroj estis infektitaj per la nova kronviruso.
Tedros diris, "Tiu ĉi kortuŝa videaĵo montras la penojn kaj amon, kiujn flegistinoj dediĉis al siaj laboroj kaj pacientoj por savi vivojn. Ĉi-jare pli ol iam ajn antaŭe ni devas montri nian solidarecon kaj subteni flegistinojn kaj akuŝistinojn."