Falsa informo ankaŭ estas malamiko en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-22 19:47:38     Redaktoro:Pluveta
Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano, diris, ke post eksplodo de la epidemio kaŭzita de la nova kronvirusa pneŭmonio MOS batalas ne nur kontraŭ la viruso, sed ankaŭ kontraŭ falsaj informoj pri la epidemio.

La 21an de februaro laŭ la loka tempo ĉina ambasadorejo en Rusio klarigis la falsan informon pri tio, ke Rusio difinis la novan kronviruson kiel artefaritan agon. Pri tiu diro ankaŭ Rusio respondis, ke Rusio neniam faris tian difinadon.

Tio estas plej nova ekzemplo por makuli Ĉinion, tamen ne estos la lasta. Okaze de la epidemio la okcidentaj fortoj sinsekve makulis la kontraŭepidemian penadon de Ĉinio. Iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj precipe ŝatas tiujn agaĉojn. Laŭ opinio de tiuj personoj la epidemio ne estas kompatinda, sed estas bona ŝanco por semi malkonkordon inter Ĉinio kaj MOS kaj realigi ilian intencon. Sekve de elstara efiko de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio la internacia komunumo pli kaj pli aprecis la sisteman superecon kaj regan kapablon de la ĉina registaro. Tia komuna opinio maltrankviligis iujn okcidentajn politikistojn kaj amaskomunikilojn.

De la lastaj tagoj MOS kaj la internacia scienca rondo senĉese refutis la falsajn novaĵojn kaj aprobis la penadon de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. En la ŝlosila periodo oni venkos la epidemion per scienco, racion kaj kunlaboron, sed ne per senscieco, famo kaj antaŭjuĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin