Elhospitaliĝis 22 888 pacientoj infektitaj per nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-02-23 16:07:13     Redaktoro:Xiao
Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj dimanĉe diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 648 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo per nova kronviruso kaj 97 mortoj sabate el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke inter la mortintoj, 96 estis en Hubei-provinco, kaj unu en Guangdong..

La raporto diris, ke entute 22 888 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de sabato, kaj tiutage 2 230 homoj iris el hospitalo post resaniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin