Ĉinio protestas kontraŭ senbaza akuzo al Ĉinio fare de Mike Pompeo

(GMT+08:00) 2020-02-26 20:21:43     Redaktoro:Xiong

Konsidere al tio, ke lastatempe la usona ŝtata sekretario Mike Pompeo refoje senbaze akuzis Ĉinion, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 26a de februaro diris, ke pri tio Ĉinio sentas antipation kaj esprimas fortan proteston. Ĉinio urĝas, ke li ĉesigu la intencon meti malakordon inter la ĉinaj Partio kaj registaro kaj la popolamasoj.

Laŭraporte, en la 25a de februaro la usona ŝtata sekretario Mike Pompeo asertis, ke la elpelo de ĵurnalistoj de la ĵurnalo Wall Street fare de la ĉina registaro malkaŝas problemojn, kiuj ekzistas en la raportado pri la epidemio de la nova kronvirusa pneŭmonio, kaj ke se Ĉinio donus liberecon de paroloj al ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, Ĉinio kaj aliaj landoj do povus pli bone respondus al la epidemio. Kontraŭ tio Zhao donis respondon en gazetara konferenco:

"La eldiroj de sinjoro Mike Pompeo estas entute konfuzaj. La ĉina registaro ĉiam agas publike kaj travideble en la preventado kaj regado de la epidemio kaj havas altan respondecon pri la laboro. La ĵurnalo Wall Street aperigis artikolon kun titolo malhumiliganta Ĉinion, kaj tio tute ne estas problemo pri libereco je parolo kaj gazetaro. Ĉiuj, kiuj havas konsciencon kaj moralon, devas firme oponas kaj bojkotas tiajn rasdiskriminaciajn parolojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin