Konsciu Ĉinion dum batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-27 14:49:02     Redaktoro:Selena


La subita epidemio de la nova kronviruso portis senprecedencan defion al Ĉinio, la plej granda evoluanta lando de la mondo. Pri tio la internacia komunumo ne nur esprimas grandan subtenon kaj profundan simpation, sed ankaŭ refoje altigas konscion pri la antikva kaj disvolviĝanta lando, precipe pri la registara efiko, socia mobilizo, sana garantio kaj ekonomia elasteco.

La viruso venis rapide kun alta patogeno, forta infektiĝo kaj vasta disvolvo. Aldonite de la grandskala homfluo dum la ferioj de la Printempa Festo, la prevento kaj regado de la epidemio frontas grandan malfacilon. La epidemio influis ankaŭ la ekonomion de la lando. Do tio povas esti nomita ekstrema ekzameno por la granda socio kun pli ol 1 400 milionoj da loĝantoj.

En la lasta monato, la ĉina registaro precize ekzamenis kaj juĝis situacion de la epidemia situacio, efike kaj orde aranĝis resursojn, ĝustatempe kuracis pacientojn en ĉiuj lokoj, prenis striktajn kaj fortajn rimedojn de prevento kaj regado, kaj unuapaŝe malhelpis la tendencon de virusa disvastiĝo. La laboro de prevento kaj regado donis efikan frukton de tiu stadio. Samtempe la refunkciigo de produkto orde komenciĝas, la sistemo kaj mekanismo pri prevento kaj regado de la epidemio perfektiĝas.

Multaj spertuloj senĉese serĉas la kodon de la disvolviĝo de ekonomio kaj socio en Ĉinio. La batalo kontraŭ la epidemio rekte kaj ĝuste donis klaran respondon de tiu demando.

La batalo montris grandan spiriton de la ĉina nacio fronte al krizo. En la longa historio Ĉinio spertis multajn malfacilon kaj katastrofon. Ĉiufoje la nacio senĉese disvolviĝis kaj leviĝis. Ne nur en milita periodo herooj aperis, sed ankaŭ en paca periodo ili ĉiam servas en savado dum katastrofo, kaj ankaŭ batalo kontraŭ SARSO kaj la nova kronviruso. La tuta lando formis pli ol 250 medicinajn teamojn kaj mobilizis preskaŭ 30 000 medicinajn laborantojn al la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, kiu estis serioze trafita de la epidemio. En multaj hospitaloj ekster Wuhan ekzistas pli da aliĝoj al la batalo. Plenuma administranto de la Grupo Volkswagen en Ĉinio Stephan Wollenstein diris, ke nur en la lando li vidis tian spiriton de kolektivo kaj sindediĉo. Liberia retejo Unuapaĝo de Afriko taksis, ke la historio pruvis, ke ne nur en epidemia eksplodo, sed ankaŭ fronte al ekonomia krizo, serioza malsatego kaj eĉ milito, Ĉinio neniam estis subigita.

La batalo montris avantaĝon de la politikaj kaj sociaj sistemoj de la lando. Post eksplodo de la epidemio la ĉina registaro sub gvido de la prezidanto Xi jinping, senprokraste establis nacian mekanismon por mobilizi resursojn el la tuta lando. Ĉinio prenis la plej ampleksajn, striktajn kaj ĝisfundajn rimedojn de prevento kaj regado. Du grandaj provizoraj hospitaloj Leishenshan kaj Huoshenshan estis finkonstruitaj en dek tagoj. Poste 16 transformitaj kajut-hospitaloj estis liveritaj por uzado. Multaj medicinaj provizaĵoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj estis ekspeditaj al la provinco. Laŭ la alvoko de la registaro, homoj suspektataj pri infektiĝo je la viruso sin izolis por almenaŭ du semajnoj. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus admiris la rimedojn de Ĉinio en gazetara konferenco, dirante, ke li neniam vidis tian mobilizon antaŭe. Egipta verkisto Kamal Gaballa diris, ke la pozitiva tendenco en la prevento kaj regado de Ĉinio nun formiĝas, kaj li vidis la fortajn kapablojn de Ĉinio en la kampoj de medicino, infrastrukturo kaj socia regado, kiuj pruvis, ke la politikaj kaj sociaj sistemoj de Ĉinio havas altan kapablon por mobilizi la publikon kaj havas avantaĝon en kolektiva agado. Gaballa diris, ke la epidemio influis ekonomion de Ĉinio kaj eĉ de la tuta mondo, tamen longtempe la ĉina ekonomio daŭre boniĝos kaj restos unu el la motoroj de la tutmonda disvolviĝo.

La batalo donis al la mondo ĉinan respondecon en la komuna estonteco de la homaro. Ekde la eksplodo de la epidemio, Ĉinio prenis malfermjan kaj travideblajn agojn, ĝustatempe raportis informojn al la mondo kaj efektivigis internacian kunlaboron. Ĝis nun la nombro de konfirmitaj kazoj ekster Ĉinio estas malpli ol unu procento de la totalo. Ĉinio ne nur faris sian plej fortan klopodon por certigi vivon, sekurecon kaj sanon de la ĉina popolo, sed ankaŭ prenis efikajn rimedojn por malhelpi la disvastiĝon de la epidemio kaj donis kontribuon kaj oferon al la publika sano de la tuta mondo.

La komuna specialista teamo konsistanta el fakuloj el Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano lastatempe montris, ke la senprecedencaj publiksanaj reagoj de Ĉinio al eksplodo de la nova kronviruso (COVID-19) atingis rimarkindajn rezultojn en blokado de interhoma transmisio de la viruso kaj prevento aŭ almenaŭ prokrasto de centmiloj da kazoj. La teamo diris, ke Ĉinio ludis ŝlosilan rolon ankaŭ por protekti la internacian komunumon. Ĝi gajnis tre valoran tempon por diversaj landoj por adopti aktivajn preventajn kaj regadajn rimedojn, kaj liveris al ili valoran sperton. Ĉinio prenas prudentajn, laŭfazajn kaj ordajn paŝojn por iom post iom restarigi ordon en sociaj, ekonomiaj, edukaj kaj prisanaj sektoroj, kaj aliaj landoj devas rapide retaksi la rimedojn adoptitajn de Ĉinio.

La klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio gajnis subtenon de gvidantoj de pli ol 170 landoj kaj estroj de pli ol 40 internaciaj organizoj. Registaroj kaj popoloj de dekoj da landoj etendis la manon de helpo al Ĉinio. Monda Organizo pri Sano multfoje rekomendis Ĉinion pro ĝiaj respondecaj agoj, donis altan takson pri la decidema respondo de Ĉinio kaj esprimis konfidon, ke Ĉinio venkos tiun ĉi epidemion. Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lunde en Ĝenovo laŭdis la kontribuon de Ĉinio al la monda batalo kontraŭ la nova kronviruso, dirante, ke la ĉinoj faras klopodojn por la homaro.

En la 23a de jaunaro, japana ĉefministro Abe Shinzo publike anoncis, ke Japanio tutforte subtenas ĉinan batalon kontraŭ la epidemio. Helpmaterialoj el japanaj diversnivelaj aŭtoritatoj, entreprenoj kaj individuoj estis kontinue senditaj al Ĉinio.

En la 20a de februaro, Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, diris dum telefona konversacio kun ĉina prezidanto Xi Jinping, ke Korea Respubliko kaj Ĉinio estas proksimaj najbaraj landoj, kaj malfacilo de Ĉinio estas tiu de Korea Respubliko. Li aldonis, ke Korea Respubliko firme staras kun Ĉinio kaj volas liveri helpon dum batalo kontraŭ la epidemio kaj disvolvi kontraŭepidemian kunlaboron kun Ĉinio. Ĝuste en tiu tago, Kang Seung-seok, nove nomumita ĝenerala konsulo de la Korea Respubliko en la ĉina urbo Wuhan, atingis Wuhan per ĉartita aviadilo kun helpmaterialoj al Ĉinio.

Kompreneble ni ne forgesis kamboĝan ĉefministron Samdech Techo Hun Sen, la unuan alilandan gvidanton, kiu vizitis Ĉinion post eksplodo de la epidemio; Ĝuste en la pasinta semajno, fermiĝis la Speciala Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio pri kronvirusa malsano, kaj antaŭ la kunveno, eksterlandaj ministroj kune iris al podio por doni kuraĝon al Wuhan, al Ĉinio kaj al Asocio de sudorient-aziaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin