Venki epidemion estas komuna celo de monda familio— intervjuo al prezidanto de UMEA

(GMT+08:00) 2020-02-27 14:58:48     Redaktoro:Selena


Post eksplodo de la epidemio de la nova kronvirusa pneŭmonio, multaj esperantistoj ne nur ĉinaj, sed ankaŭ internaciaj donis altan atenton al la epidemio kaj multe kontribuis laŭ sia ebleco por preventado kaj regado de la epidemio. Kiel faka profesia esperanta organizo, la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) donis altan atenton al la epidemio. Kiel filio de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, la Medicina Komitato de Ĉina Esperanto Ligo faris multe da epidemiologaj esploroj kaj klarigoj pri la nova kronviruso kaj disvolviĝo de la epidemio, kaj tio certe multe helpis eksterlandajn esperantistojn koni la veron de la kronviruso kaj la laborojn fare de la ĉina registaro por preventi kaj regi la novan kronvirusan pneŭmonion.

La peniga laboro de ĉinaj medicinaj esperantistoj vekis subtenon kaj aprobon de internaciaj medicinistoj. Lastatempe prezidanto de la UMEA, germana neŭrologo, psikoterapiisto, psikiatro kaj esperantisto Doktoro Christoph Klawe akceptis intervjuon de nia redakcio. Li donis altan takson al ĉinaj delegitoj en batalo kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio. Li diris:

"Ekde la fondiĝo de la Ĉina Medicina Esperanto-Asocio (ĈMEA) en la jaro 2016, tiu landa sekcio bonege kunlaboras kun nia internacia tegmenta organizo, la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). La estro de la ĈMEA, profesoro Wang Disheng, konata al ni kiel meritplena aktivulo jam antaŭ la novfondiĝo de la ĈMEA, estas altestimata membro de nia internacia medicina Esperanto-komunumo. Li multon da scioj kontribuis al ni pri la konceptoj de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) kaj pro siaj meritoj ricevis la Shinoda-premion, plej prestiĝan distingon de la UMEA en la jaro 2014, kaj la elstaran Pirlot-premion de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino en la jaro 2018.

UMEA jam rimarkigis la rimedojn prenitajn de la ĉina registaro fronte al la epidemio, ĉar ankaŭ alilandaj esperantistoj vizaĝas al danĝero de infektiĝo. Kiel internacia organizo, la UMEA donis gravecon al la sekureco de esperantistoj en la mondo. Doktoro Klawe konigis:

"Ja ankoraŭ aperas novaj kazoj. UMEA estas internacia organizo kun anoj sur preskaŭ ĉiuj kontinentoj, eĉ en centra Afriko, sed tamen bedaŭrinde nek eblas disponi grandan potencon de homa, faka laborforto, nek povas oferti grandajn ekonomiajn rimedojn. Ni sendis alvokon al niaj individuaj membroj pripensi helpadon laŭ la propraj fortoj, sed sendube nia plej grava kontribuo povas esti perado de medicinaj kaj epidemiologiaj informoj al la internacia esperantistaro."

En sinsekvaj 16 tagoj, malpliiĝis la nombro de novaj konfirmitaj kazoj je la nova kronvirusa pneŭmonio, tio pruvis efikon de la rimedoj prenitaj de la ĉina registaro.

Doktoro Klawe estis forte konvinkita de la peniga laboro kaj granda atingo de la ĉina registaro por la publikaj sanoj kaj sekurecoj de la mondo. Li opinias, ke la batalo kontraŭ la epidemio ne estas interna afero de Ĉinio, sed estas problemo de la monda familio. Li diris:

"Laŭ nia impreso la monda komunumo estas forte konvinkita, ke Ĉinio sendube finfine sukcesos regi la epidemion kaj haltigi ties disvastiĝon. Ne estas dubo pri la grandaj eblecoj de Ĉinio ĝenerale kaj pri la granda disciplino kaj kuraĝo de la ĉina popolo. La Esperanto-movado ja vivas el la sinteno, ke la mondo nur povas ekzisti per la bonintenca kunlaboro de ĉiuj siaj enloĝantoj kaj ke ĉio, kio trafas unu parton de la homaro, devas esti afero kaj koncerno de ĉiuj civitanoj de la mondo. Do ankaŭ en konfrontoj kun novaperintaj patogenoj kiel la nova kronviruso, nun oficiale nomita SARS-CoV-2, ege gravas kunlaboro de la tuta homaro preter ĉiuj landlimoj. Por fari tiajn klopodojn laŭeble maksimume efikajn sendube ĉie kaj ĉiam gravas kompleta trarigardebleco pri faktoj kaj ciferoj senrigarde de politikaj aŭ ekonomiaj vidpunktoj. Novaperintaj patogenoj estas komuna defio por ĉiuj nacioj de la mondo. Feliĉe ŝajnas, ke la internacia mondkomunumo bone komprenis tiun fakton."

Fine de la intervjuo, doktoro Klawe nome de la UMEA donis bondezirojn al ĉinoj, dezirante kiel eble plej frue venki la epidemion.

"Ne nur al la ĉinaj esperantistoj, sed al ĉiuj de la epidemio koncernitaj homoj ni volas esprimi nian elkoran kaj sinceran deziron, ke la epidemio plej baldaŭe ĉesos, resaniĝo de gemalsanuloj eblos kaj prevento per trovota vakcino plene sukcesos. Niaj pensoj estas ĉe vi kaj la mondkomunumo atentas kaj apogas vin. La komuna batalo kontraŭ la epidemio enhavas la eblecon, ke la konscio pri la fakto, ke la homaro devas kompreni sin kiel nur unu familio, kreskos."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin