MTOUN kaj MOS publikigis komunan deklaron pri kronviruso, alvokante respondecon kaj kunordigon

(GMT+08:00) 2020-02-27 15:07:39     Redaktoro:Selena

La Monda Turisma Organizo de la UN (MTOUN) kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) merkrede publikigis komunan deklaron, alvokante respondecon kaj kunordigon rilate al eksplodo de la kronvirusa malsano.

Fronte al vojaĝaj restriktoj en iuj partoj de la mondo kaj malaltigita anticipo pri nombro de turistoj en la venontaj semajnoj kaj monatoj, la Monda Turisma Organizo de la UN, kiu havas sian sidejon en la hispana ĉefurbo Madrido, diris, ke la du organizoj kune klopodos por gvidi la reagon de la vojaĝaj kaj turismaj sektoroj al la epidemio.

La deklaro diris, ke la Monda Organizo pri Sano laboras strikte kun tutmondaj fakuloj, registaroj kaj partneroj por rapide vastigi sciencan scion pri ĉi tiu nova viruso, spuri la disvastiĝon kaj virulentecon de la viruso, kaj doni konsilojn al landoj kaj la tutmonda komunumo pri rimedoj por protekti sanon kaj malhelpi la disvastiĝo de la viruso.

La deklaro diris ankaŭ, ke la turisma sektoro plene klopodos por meti popolon kaj ilian bonfarton sur la unuan lokon. Internacia kunlaboro estas tre grava por certigi, ke la sektoro povu efike kontribui al brido de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin