Ĉinio raportis 433 novajn konfirmitajn kazojn de kronvirusa malsano kaj 29 novajn mportojn

(GMT+08:00) 2020-02-27 15:09:12     Redaktoro:Selena

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj ĵaŭde diris, ke ili ricevis raportojn pri 433 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 29 mortoj merkrede el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 26 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en Pekino, Heilongjiang kaj Henan respektive.

Merkrede, estis raportitaj ankaŭ 508 novaj suspektitaj kazoj, kaj 2 750 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo kaj la nombro de severaj kazoj reduktiĝis ĝis 8 346.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 78 497 ĝis la fino de merkredo, kaj 2 744 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 2 358 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin