Eldoniĝos libro pri batalo de Ĉinio kontraŭ kronvirusa epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-27 15:10:54     Redaktoro:Selena

Sub la gvidado de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, Ĉina Interkontinenta Eldonejo kaj la Popola Eldonejo kune baldaŭ publikigos la libron Kampanjo de Granda Lando kontraŭ Epidemio – Ĉinio Batalanta kontraŭ Nova Kronviruso 2020.

La libro priskribas la batalon en la maniero de raporto laŭ koncernaj materialoj publikigitaj de ĉefaj amaskomunikiloj kaj reflektas la zorgon de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping kiel ŝtatestro de granda lando pri la popolo kaj liajn respondecojn, strategian sagacon kaj elstaran estrivon. Ĝi panorame prezentas, ke sub la unuigita gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, la ĉina popolo estis mobilizita, unuanime aliĝis al la popola milito, ĝenerala batalo kaj blokbatalo kontraŭ la epidemio kaj atingis periodan progreson.

La libro estos eldonita en la angla, franca, hispana, rusa kaj araba lingvoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin