Fokusoj de la Semajno (Feb. 28)

(GMT+08:00) 2020-02-28 17:58:48     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Sub la gvidado de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la Ĉina Interkontinenta Eldonejo kaj la Popola Eldonejo baldaŭ kune publikigos la libron Kampanjo de Granda Lando kontraŭ Epidemio – Ĉinio Batalanta kontraŭ Nova Kronviruso 2020.

La libro priskribas la batalon en la maniero de raporto laŭ koncernaj materialoj publikigitaj de ĉefaj amaskomunikiloj kaj reflektas la zorgon de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping kiel ŝtatestro de granda lando pri la popolo kaj liajn respondecojn, strategian sagacon kaj elstaran estrivon. Ĝi panorame prezentas, ke sub la unuigita gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, la ĉina popolo estis mobilizita, unuanime aliĝis al la popola milito, ĝenerala batalo kaj blokbatalo kontraŭ la epidemio kaj atingis periodan progreson.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio liveros subtenon laŭ sia kapablo al landoj kun pli malfortaj prisanaj sistemoj por helpi ilin plifortigi sian kapablon en prevento kaj regado de epidemioj.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon, kiam li estis petita komenti la videan paroladon de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus en la kunveno de ministroj pri sano de la membroj de la Afrika Unio (AU) sabate.

Tedros diris, ke la Monda Organizo pri Sano ankoraŭ estas maltrankvila pri disvastiĝo de la nova kronviruso en landoj kun pli malfortaj prisanaj sistemoj kaj vokas la internacian komunumon subteni la plej malsufiĉe preparitajn landojn.

Zhao diris, ke de post eksplodo de la epidemio, la registaro kaj popolo de Ĉinio prenis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn rimedojn por la prevento kaj regado, kiuj atingis rimarkindajn efikojn pruvitajn de faktoj. Zhao citis la rimarkojn de Tedros, ke la efikaj rimedoj de Ĉinio bremsis disvastiĝon de la viruso en Ĉinio kaj al aliaj landoj, kaj liveris tempon al la mondo por preparo kontraŭ la epidemio.

La proparolanto diris ankaŭ, ke Ĉinio plu efektivigos la rezultojn de konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la rezultojn de la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, liveros subtenon laŭ sia kapablo al landoj kun pli malfortaj prisanaj sistemoj por helpi ilin plifortigi sian ĉi-rilatan kapablon, kaj protekti regionan kaj tutmondan publiksanan sekurecon.

Ĉina sendito diris marde, ke la nove adoptita rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN, kiu pluvalidigas la jemenajn financajn kaj vojaĝ-malpermesajn sankciojn, ne povas kontentigi la zorgojn de Ĉinio.

La Sekureca Konsilio marde permesis pluvalidigi je unu jaro la frostigon de aktivoj kaj vojaĝmalpermeson truditajn en 2014 al individuoj aŭ entoj minacantaj pacon, sekurecon kaj stabilecon en Jemeno. La rezolucio estis adoptita per 13 pozitivaj voĉoj kontraŭ neniu negativa, kun sindetenoj de Ĉinio kaj Rusio.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en kunveno de la Sekureca Konsilio, ke la ĉina delegacio proponis multajn amendojn, sed la fina teksto ne povas kontentigi ĝiajn zorgojn, do Ĉinio voĉdonis kontraŭ ĝia adopto. Wu aldonis, ke estas tro vasta la postulo de la rezolucio, ke la specialista grupo en Jemeno kolektu informojn pri komerce akireblaj komponentoj uzeblaj por senpilotaj aviadiloj kaj improvizitaj eksplodaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin