La batalo de Wuhan kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-02-28 14:52:57     Redaktoro:Selena

En Wuhan, la ĉefurbo de la ĉina centra province Hubei, estas 11 milionoj da loĝantoj.

En tiu ĉi vintro, la urbo batalas la senprecedencan defendan batalon. La malamiko estas la nova kronviruso.

Ĝis la 23a de januaro,estis 495 konfirmitaj kazoj en Wuhan. Por bridi la disvastiĝon de la viruso, la urbo Wuhan, kun loĝantaro 1,3-oble pli granda ol tiu de Nov-Jorko, estis fermita.

Ĉinio tiam komencis la grandskalan savmision

En la 24a de januaro, la unua kuracista teamo atingis la provincon Hubei. Samtempe, ĉinaj entreprenoj estis ordonitaj al konstruado de hospitalo kun 1 000 litoj en la daŭro de 10 tagoj, kaj poste la dua estis ekkonstruata.

En la 25a de januaro, Ĉinio okazigis la plej altnivelan kunvenon pri la epidemio kaj esprimis konfidon pri gajno de la batalo.

Bedaŭrinde, la malsano daŭre disvastiĝis. Ĝis la 2a de februaro, la totalaj konfirmitaj kazoj en Wuhan superis 5 000. En la sekva tago, la konstruado de tri portempaj hospitaloj komenciĝis.

Ekde la 7a de februaro, la ĉina registaro alvokis 19 aliajn provincojn, municipojn kaj regionojn sendi medicinistojn al urboj en Hubei.

En la 9a de februaro, 6 000 kuracistoj laboristoj atingis la flughavenon de Wuhan.

En la 11a de februaro, la tutalo nombro de konfirmitaj kazoj en la urbo proksimiĝis al 20 000.

Du tagojn poste, la ĉina aerarmeo sendis ŝarĝaviadojn, por transporti 1 400 pliajn medicinajn laboristojn de la armeo.

Pli ol 1 500 medicinaj laboristoj estis infektitaj, kaj iuj mortis sur sia posteno por savi aliajn vivojn.

Por plenigi mankon de protektaj vestoj, maskoj kaj aliaj medicinaj provizaĵoj, ĉinaj fabrikistoj el diversaj industrioj estis mobilizitaj.

La ĉiutaga produktkapablo de maskoj plialtiĝis de 8 milionoj ĝis pli ol 50 milionoj. Grandega kvanto da materialaj provizaĵoj estis transdonitaj al Wuhan.

Ĝis la 23 de februaro, Ĉinio jam sendis pli ol 330 medicinajn teamojn konsistantajn el 41 600 medicinaj laboristoj al Hubei.

Ĝis nun Wuhan finkonstruis du hospitalojn de infektaj malsanoj, transformis pli ol 40 difinitajn hospitalojn kaj ekuzis 13 kajuthospitalojn, pliigante la totalan nombron da disponeblaj litoj al pli ol 40 000, dum estis preparitaj aliaj 70 000 litoj por kvaranteno. Neniu paciento estis postlasita.

Feliĉe, novaj konfirmitaj kazoj en Wuhan finfine malpliiĝis. La tagiĝo de venko aperis.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke ĉinaj klopodoj gajnis tempon por la mondo - kvankam Ĉinio elspezis grandan koston por tiuj paŝoj.

Tio estas speciala milito inter la homaro kaj la nova viruso. Defendi Wuhan estas protekti Ĉinion kaj la tutan mondon. "Neniu venko devas esti haste anoncita antaŭ kompleta gajno."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin