Sud-Koreio raportis 334 novajn konfirmitajn kazojn de nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-02-28 15:11:35     Redaktoro:Selena

Sud-Koreio konfirmis 334 pliajn kazojn de la nova kronviruso, kaj pro tio la totala nombro de infektitoj kalkuliĝis al 1 595 ĝis la 9a horo ĵaŭde laŭ loka tempo, kaj 12 homoj mortis pro la malsano.

La Korea Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj ĝisdatigis la donitaĵojn dufoje ĉiutage je la 10a horo kaj la 17a horo laŭ loka tempo.

Inter la novaj pacientoj, 311 estis loĝantoj en Daegu, je ĉirkaŭ 300 kilometroj sudoriente de la ĉefurbo Seulo, kaj ĝia ĉirkaŭa provinco Norda Gyeongsang.

La totala nombro de infektitoj en Daegu kaj la provinco Norda Gyeongsang kreskis ĝis 1 338.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin