Nove resanigitaj kronvirusaj pacientoj estis pli multaj ol novaj infektitoj por deka tago en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-02-28 15:24:37     Redaktoro:Selena

La Nacia Komisiono pri Sano diris vendrede, ke ĉiutaga nombro de nove resanigitaj kaj elhospitaligitaj nov-kronvirusaj pacientoj en la ĉina ĉeftero superis tiun de novaj infektoj por la 10a sinsekva tago. Ĵaude 3 622 homoj en la ĉina ĉeftero iris el hospitalo post resaniĝo, kaj 327 novaj konfirmitaj infektitoj estis raportitaj.

La komisiono diris, ke entute 36 117 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj ĝis la fino de ĵaŭdo. Tiu tago estis la naŭa sinsekva tago, ke la ĉiutaga nombro de novaj infektitoj en la ĉina ĉeftero restis sub 1 000.

Ankaŭ la nombro de nove resanigitaj kronvirusaj pacientoj en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan superis tiun de novaj infektitoj ĵaŭde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin