Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj vendrede diris, ke ili ricevis raportojn pri 327 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 44 mortoj ĵaŭde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.
La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 41 okazis en la provinco Hubei, du en Pekino kaj unu en la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado. La komisiono diris, ke pliaj 452 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj ĵaŭde, kaj la saman tagon 3 622 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 7 952.
La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 78 824 ĝis la fino de ĵaŭdo kaj 2 788 homoj mortis pro la malsano.