Ĉinio raportis 427 novajn konfirmitajn kazojn de kronvirusa malsano kaj 47 novajn mortojn

(GMT+08:00) 2020-02-29 15:59:37     Redaktoro:Xiao

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj sabate diris, ke ili ricevis raportojn pri 427 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 47 mortoj vendrede el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 45 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en Pekino kaj Henan respektive.

Vendrede, estis raportitaj ankaŭ 248 novaj suspektitaj kazoj, kaj 2 885 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo kaj la nombro de severaj kazoj reduktiĝis ĝis 7 664.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 79 251 ĝis la fino de vendredo, kaj 2 835 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 1 418 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin