MOS altigis nivelon de nova kronviruso al "tre alta"

(GMT+08:00) 2020-02-29 16:00:38     Redaktoro:Xiao

Vendrede, la ĝenerala direktoro de Monda Organizaĵo por la Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en la gazetara konferenco en Ĝenevo, ke MOS altigis la nivelon de la danĝeron de la nova kronviruso el "alta" al "tre alta" laŭ la situacio, ke la nova kronviruso disvastiĝas en kelkaj landoj.

Laŭ la donitaĵoj de MOS, Danlando, Estonio, Litovio, Neterlando kaj Niĝerio ĉiuj raportis la unuan konfirmitan kazon de la nova kronviruso.

La specialistoj de MOS diris, ke kvankam la epidemio disvastiĝas en la mondo, tamen, laŭ la ĉinaj spertoj, oni ankoraŭ havas la okazon bridi la disvastiĝon per taŭgaj rimedoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin