Gazeto Qiushi publikigis gravan artikolon de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2020-03-01 17:34:21     Redaktoro:Ĝoja

Gazeto Qiushi publikigis gravan artikolon de Xi Jinping "Komplekse Altigi la Kapablon je Laŭleĝaj Epidemipreventado kaj ŝtatrego kaj Perfektigi la Ŝtatan Krizokazan Administrosistemon pri Publika Sano "

En la numero 5 de la gazeto Qiushi, eldonita en la 1a de marto, aperis grava artikolo de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Pratio de Ĉinio, Ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, "Komplekse Altigi la Kapablon je Laŭleĝaj Epidemipreventado kaj ŝtatrego kaj Perfektigi la Ŝtatan Krizokazan Administrosistemon pri Publika Sano ".

La artikolo emfazas, ke certigi la vivsekurecon de la popolamasoj kaj ilian sanon estas unu el la plej gravaj taskoj por la ŝtatregado de la Partio. Estas nepre ĉiam meti en la unuan lokon la vivsekurecon de la popolamasoj kaj ilian sanon, kaj el ĉiuj flankoj, ekzemple, leĝdono, leĝobeigo, justico ktp efektive plenumi laŭleĝan, sciencan kaj koalician epidemipreventadon.

La artikolo rimarkigas, ke nuntempe estas ŝlosila momento por preventi kaj regi la epidemion, kaj plej grave estas laŭscience kaj enorde fari preventadon kaj regadon kontraŭ la epidemio. Ĉiuj diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas plenumi siajn funkciojn laŭleĝe, disvolvi laboron pri preventado kaj regado kontraŭ la epidemio persiste en justicaj pensado kaj manieroj, kaj antaŭenigi la konstruadon de leĝsistemo en la traktado de subitaj eventoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin