Ĉinio raportis 573 novajn konfirmitajn kazojn de kronvirusa malsano kaj 35 novajn mortojn

(GMT+08:00) 2020-03-01 17:36:51     Redaktoro:Ĝoja

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj dimanĉe diris, ke ili ricevis raportojn pri 573 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 35 mortoj sabate el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 34 okazis en la provinco Hubei, kaj unu en Henan.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 79 824 ĝis la fino de sabato, kaj 2 870 homoj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin