Ĉinio aktive malhelpas translandliman disvastiĝon de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-02 14:21:57     Redaktoro:Ĝoja

Dimanĉe laŭ informo el la gazetara konferenco de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio laŭleĝe kaj science prenis rimedojn pri la preventado kaj regado kaj volas protekti la regionan kaj mondan publiksanan sekurecon kun aliaj partioj.

Lastatempe serioziĝis la preventa kaj regada situacio de la epidemio kaj grandiĝis la risko de translanda disvastiĝo de la viruso. Estro pri sanitara kvaranteno de la ĉina Ĝenerala Dogana Administracio Lin Wei konigis, ke oni laŭleĝe kaj science prenis seriozajn preventajn kaj regadajn rimedojn en havenoj kaj firme haltigis disvastiĝon de la epidemio tra doganoj.

La epidemio de la nova kronviruso estas kuna defio de la homaro kaj bezonas kunan kunlaboron de la internacia komunumo. Estro de departemento pri konsulado de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Cui Aimin diris, ke post eksplodo de la epidemio, la ĉina registaro prenis seriozajn, ampleksajn kaj kompletajn rimedojn de preventado kaj regado kaj faris pozitivajn kontribuojn por malebligi disvastiĝon de la epidemio en la mondo. Li diris, ke la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en aliaj landoj prudente faris ĉiujn konkretajn laborojn. Ili faris kunordigon kun aerkompanioj kaj sendis 10 aviadilojn al kelkaj landoj por revenigi 1 314 ĉinajn civitanojn. Samtempe Ĉinio revenigis preskaŭ 200 civitanojn de Honkongo kaj Makao en la plezurŝipo Diamant-Princino.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin