Internacia komunumo alte laŭdas klopodojn de Ĉinio en protekto de IP

(GMT+08:00) 2020-03-02 14:25:23     Redaktoro:Ĝoja

Kun pliiĝantaj klopodoj en protekto de intelekta proprieto (IP), Ĉinio okupas la unuan lokon en la mondo dum pluraj sinsekvaj jaroj laŭ la nombro de patentaj kaj varmarkaj petoj, kiujn ĝi posedas, gajnante altajn laŭdojn de la internacia komunumo.

Statistikoj montras, ke ĝis la fino de 2019, Ĉinio registris la plej grandan nombron da petoj pri inventaj patentoj en la mondo por la naŭa sinsekva jaro, kaj la plej grandan nombron da petoj pri varmarka registrado por la 18a sinsekva jaro.

Laŭ donitaĵoj de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto de 2017 kaj 2018, Ĉinio estis la dua plej granda petanto pri internaciaj patentpetoj submetitaj per la Traktato pri Patenta Kunlaboro, kaj la tria plej granda lando de varmarka registrado sub la Madrida Sistemo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, Francis Gurry laŭdis la rapidan disvolviĝon de la afero de intelekta proprieto en Ĉinio, dirante, ke la lando konsciis, ke protekto de intelekta proprieto estas tre grava por levi ekonomian konkurencivon, kaj faris intelektan proprieton grava motoro de novigado.

Renata Righetti Pelosi, prezidanto de la Internacia Asocio pri Protekto de Intelekta Proprieto, atentigis pri du kialoj de rapida disvolviĝo de la afero de intelekta proprieto en Ĉinio.

Pelosi diris, ke unuflanke, la bezonoj de ekonomiaj operaciantoj en Ĉinio pli kaj pli interkovriĝis kun tiuj en la mondo, kaj la du flankoj atingis pli da konsentoj pri protekto de intelekta proprieto, kaj aliflanke, Ĉinio havas multajn talentulojn pri intelekta proprieto kun tutmonda vido, kiuj gvidas la rapidan kreskon de ĉi tiu sektoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin