2 837 resanigitaj pacientoj de kronvirusa malsano elhospitaliĝis en Ĉinio dimanĉe

(GMT+08:00) 2020-03-02 14:27:38     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina prisana aŭtoritato diris lunde, ke entute 44 462 pacientoj de la kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de dimanĉo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke dimanĉe 2 837 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo. Ĝis la fino de dimanĉo, entute 80 026 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj en la ĉina ĉeftero, kaj 2 912 homoj mortis pro la malsano.

La komisiono diris ankaŭ, ke dimanĉe ĝi ricevis raportojn pri 202 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano kaj 42 novaj mortoj en la ĉina ĉeftero, kaj ĉiuj novaj mortoj okazis en la provinco Hubei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin