Proporcio de resanigitaj pacientoj de COVID-19 daŭre altiĝas en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-02 14:28:10     Redaktoro:Ĝoja

Prisana oficialulo diris dimanĉe, ke la proporcio de ĉinaj pacientoj, kiuj resaniĝis de la nov-kronvirusa malsano kaj estis elhospitaligitaj, daŭre altiĝis en la pasinta semajno kaj atingis 52,1%.

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris en gazetara konferenco, ke ankaŭ la proporcio de resanigitaj pacientoj en Hubei kaj Wuhan altiĝis en la pasinta semajno, kio indikas, ke la ĝenerala situacio de prevento kaj regado de la epidemio kontinue pliboniĝas kaj la efiko de medicina kuracado estas evidenta.

La oficialulo diris, ke Ĉinio nun alfrontas riskojn kun la rekomenco de laboro kaj produktado kaj la pliiĝo de konfirmitaj kazoj eksterlande. Li aldonis, ke diferencaj rimedoj estos adoptitaj por malsamaj regionoj laŭ la loka epidemia situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin