Hubei ricevis donacojn de pli ol 1 860 milionoj da usonaj dolaroj meze de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-02 17:50:48     Redaktoro:Ĝoja

Lokaj aŭtoritatoj diris dimanĉe, ke la ĉina centra provinco Hubei, kiu estis plej severe trafita de la nova kronviruso, ricevis donacojn de pli ol 13 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 1 860 milionoj da usonaj dolaroj) ĝis sabato.

La provinca ĉefstabejo de la batalo kontraŭ la epidemio diris, ke la donacoj inkluzivas 6,76 miliardojn da juanoj oferitajn al la provinca nivelo kaj 4,63 miliardojn da juanoj al la ĉefurbo Wuhan, la centro de la epidemio. Ĝi aldonis, ke la provinco ricevis ankaŭ pli ol 92 milionojn da pecoj da provizaĵoj, inkluzive de medicinaj protektaj kostumoj, gazaj maskoj, protektaj okulvitroj kaj protektaj maskoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin