Pli ol 10 000 armeaj medicinistoj laboras ĉe frontlinio de batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-02 17:51:31     Redaktoro:Ĝoja

Armea oficialulo diris lunde, ke preskaŭ 3 000 litoj estis starigitaj de 63 armeaj hospitaloj difinitaj por kuracado de pacientoj infektitaj per la nova kronviruso (COVID-19), kun pli ol 10 000 armeaj medicinistoj laborantaj ĉe la frontlinio.

Chen Jingyuan, oficialulo pri sano el la Departemento pri Loĝistika Subteno de la Centra Milita Komisiono, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke ĝis dimanĉo, la difinitaj hospitaloj de la armeaj trupoj kaj militaj medicinaj teamoj senditaj al la provinco Hubei trafita de la viruso kuracis 4 450 pacientojn de la kronvirusa malsano kun resaniĝo de 1 000.

Chen diris, ke tri hospitaloj gvidataj de la armeo en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, akceptis 3 467 severajn kazojn kaj resanigis 689 pacientojn. La armeaj medicinistoj persistis en scienca kuracado kaj samtempe atribuis gravecon al memprotekto, kaj neniu el ili estis infektita je la viruso ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin