Ĉiutagaj novaj konfirmitaj kaj suspektataj kazoj de COVID-19 malpliiĝas en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-03-02 20:42:33     Redaktoro:Ĝoja

Oficialulo pri sano diris, ke la tendenco de ĝenerala malpliiĝo de ĉiutagaj novaj konfirmitaj kaj suspektataj kazoj de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) en Ĉinio montriĝis dum du semajnoj.

Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano, diris lunde en gazetara konferenco, ke la nombro de nove elhospitaligitaj pacientoj tutlande daŭre montris pliiĝan tendencon, fluktuante ĉirkaŭ 3 000 en la lastaj tagoj. Li diris, ke la rapida leviĝo de la epidemio en Wuhan estis bremsita, kaj disvastiĝo de la viruso en Hubei ekster Wuhan estis bridita. Li aldonis, ke la epidemia situacio ekster Hubei prezentis pozitivajn signojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin