Internacia komunumo pozitive taksis kontribuojn de Ĉinio en batalo kontraŭ COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-03 14:24:26     Redaktoro:Ĝoja

Gvidantoj de fremdlandaj politikaj partioj kaj organizoj sendis mesaĝojn al Ĉinio, pozitive taksante la atingojn de la lando en la batalo kontraŭ la epidemio de nova kronviruso (COVID-19).

La mesaĝoj senditaj al la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris ankaŭ, ke la rimedoj de Ĉinio gajnis tempon por la monda batalo kontraŭ la malsano kaj liveris valoran sperton de la prevento kaj regado, kiun aliaj landoj de la mondo povas lerni.

Ili diris, ke ili atendas kunlaboron kun Ĉinio por bremsi la tutmondan disvastiĝon de la malsano.

En komuna mesaĝo, prezidanto de la pakistana Nacia Partio Abdul Malik Baloch kaj ĝia ĝenerala sekretario Jan Muhammad Buledi esprimis respekton al la kadroj de la KPĈ kaj la ĉina popolo pro la kuraĝeco kaj unueco montritaj dum la batalo kontraŭ la epidemio. Ili ankaŭ kondamnis iujn okcidentajn amaskomunikilojn pro iliaj falsaj asertoj pri la epiedmio. Ili aldonis, ke sub la gvidado de ĝenerala sekretario Xi Jinping kaj la KPĈ, Ĉinio sendube venkos siajn nunajn malfacilojn kaj fariĝos pli forta kaj pli unuiĝa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin