2 742 kronvirusaj pacientoj elhospitaliĝis lunde en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-03 14:26:16     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke entute 47 204 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) elhospitaliĝis post resaniĝo ĝis la fino de lundo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke lunde 2 742 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo. Ĝis la fino de lundo, entute 80 151 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj en la ĉina ĉeftero, kaj 2 943 homoj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin