Ĉinio kaj Uzbekio reasertis promeson pri fortigo de rilatoj

(GMT+08:00) 2020-03-03 14:26:55     Redaktoro:Ĝoja

Lunde en Taŝkento, uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev renkontiĝis kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ. Ambaŭ flankoj reasertis promeson pri plifortigo de rilatoj.

Yang diris, ke Ĉinio pretas labori strikte kun Uzbekio por plifortigi altnivelajn interŝanĝojn, starigi celojn por disvolvado de duflankaj rilatoj sub novaj cirkonstancoj, akceli strategian kunordigon, vastigi ĉiuflankan kunlaboron, kultivi novajn kreskpunktojn sub la iniciato Zono and Vojo, profundigi interpopolajn interŝanĝojn, protekti komunajn interesojn kaj realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon.

Yang aldonis, ke Ĉinio dankas Uzbekion, ke ĝi sendis medicinajn ekipaĵojn por helpi la kontraŭvirusajn klopodojn de Ĉinio, kaj ke sub la gvidado de prezidanto Xi, la ĉina popolo kune klopodas batali kontraŭ la epidemio. Li ankaŭ rimarkigis, ke la komenca atingo estis akirita kaj pozitiva tendenco aktive montriĝas en prevento kaj regado de la epidemio.

Mirziyoyev esprimis subtenon al la kontraŭvirusa batalo de Ĉinio kaj diris, ke sub la gvidado de prezidanto Xi, la ĉina popolo certe komplete venkos la malsanon. Li diris, ke Uzbekio alte ŝatas sian amikecon kun Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro la subteno al ĝiaj reformoj kaj disvolvado. Uzbekio firme sekvos la politikon pri unu Ĉinio, oponos intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Ĉinio, plifortigos la ligon inter la disvolva strategio de Uzbekio kaj la iniciato Zono kaj Vojo, plu profundigos kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝos la duflankajn rilatojn al nova. nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin