Ĉinio optimumigas retajn servojn por interreta edukado meze de epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-04 14:35:09     Redaktoro:Ĝoja

Ĉinio liveros pli bonajn interretajn servojn por interreta edukado meze de la batalo kontraŭ la nova kronviruso, laŭ la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio (MIIT).

Pro la epidemio, interreta edukado fariĝis pli necesa kaj populara en la lando.

La ministerio urĝis lokajn komunikadajn departementojn kaj bazajn telekomunikajn operaciantojn pliigi retan kovradon kaj doni rabatojn pri interretaj pagoj. Ĝi aldonis, ke ankaŭ lokaj administracioj kaj entreprenoj devas akceli konstruadon de retoj kaj bazaj stacioj por plibonigi retajn kondiĉojn de lernejoj, kaj samtempe interretaj edukaj platformoj devas kontinue optimumigi siajn interretajn servojn.

La ministerio efektivigos monitoradojn al efikoj de la platformoj sur ĉiuj niveloj kiel la rapido de elŝuto kaj liveros ilin al la publiko. Samtempe, la ministerio instigis telekomunikajn operaciantojn efektivigi favorajn rimedojn al malriĉaj studentoj por mildigi ilian premon de interretaj pagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin