Usona Federacia Rezervo reduktis interezprocenton je 50 bazpunktoj

(GMT+08:00) 2020-03-04 14:35:49     Redaktoro:Ĝoja

La usona centra banko diris marde, ke la Federacia Rezervo de Usono malaltigis la celamplekson de la federacia fonduso je 50 bazpunktoj al 1% ĝis 1,25%, ĉar la eksplodo de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) montras "evoluajn riskojn" al ekonomia aktiveco.

En surpriza anonco, la Federacia Rezervo diris, ke konsidere pri ĉi tiuj riskoj kaj por subteni atingon de siaj celoj pri maksimuma dungado kaj stabiligo de prezoj, la Federacia Publik-Merkata Komitato, la politikfara instanco de la Federacia Rezervo, decidis redukti sian ŝlosilan interezon je 0,5 procentpunkto.

Jerome Powell, prezidanto de la Federacia Rezervo, diris en gazetara konferenco, ke de post kunveno de la Federacia Publik-Merkata Komitato en januaro, disvastiĝo de la kronviruso alportis novajn defiojn kaj riskojn. Powell diris, ke tamen la graveco kaj persisteco de la ĝenerala influo sur la ekonomio restas tre necertaj, kaj la situacio restas nestabila.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin