IOK esprimis plenan devontigon al laŭplana okazigo de Tokiaj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2020-03-04 18:54:13     Redaktoro:Ĝoja

Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato diris marde, ke la Internacia Olimpika Komitato plene sin devontigas al la sukceso de la Tokiaj Olimpikoj, kaj kuraĝigas ĉiujn sportistojn daŭrigi sian preparon por la olimpikoj. Bach diris, "La Internacia Olimpika Komitato ankoraŭ plene sin devontigas al la sukceso de la Tokiaj Olimpikoj de 2020. Ni restas tre memfidaj pri la sukceso de la Tokiaj Olimpikoj."

Li faris la rimarkojn en du-taga kunveno de la plenuma estraro de la Internacia Olimpika Komitatio kun fokuso al la preparado de la Tokiaj Olimpikoj meze de la epidemio en la tuta mondo.

Bach diris en mallonga deklaro, ke komuna laborgrupo, konsistanta el la Internacia Olimpika Komitato, la organiza komitato, la gastiganto-urbo Tokio, la registaro de Japanio kaj precipe la Monda Organizo pri Sano, estis en tre konstruema maniero de kunlaboro ekde la februara mezo kontraŭ la fono de la kronvirusa malsano. Li aldonis, ke la Internacia Olimpika Komitato daŭrigos regulan konsiliĝon kun la komuna laborgrupo por trakti ian ajn disvolviĝon de la situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin