Pli ol 200 mil volontuloj varbitaj en Ŝanhajo por helpi batalon kontraŭ epidmeio

(GMT+08:00) 2020-03-04 20:13:54     Redaktoro:Ĝoja

La Ŝanhaja Asocio de Volontuloj diris, ke pli ol 206 900 volontuloj en Ŝanhajo aliĝis al la batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Por helpi preventon kaj regadon de la krovirusa malsano, Ŝanhajo pubikigis en la 28a de januaro la iniciaton varbi volontulojn. Ekde tiam miloj da civitanoj partoprenis en pli ol 6 780 preventaj programoj kontraŭ la epidemio, kun la totala servotempo de pli ol 8,37 milionoj da horoj. 45% de tiuj volontuloj estas en la aĝo de 35 ĝis 60 jaroj, kaj 38% de ili aĝas pli ol 60 jarojn.

Ŝanhajo prenis rimedojn por certigi sekurecon de volontuloj meze de la epidemio. Provizaĵoj inkluzive de gazaj maskoj, medicinaj gantoj, protektaj okulvitroj kaj pluvmanteloj estis liveritaj al ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin