139 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ceftero

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:33:29     Redaktoro:Ĝoja
Ĉina prisana aŭtoritato diris ĵaŭde, ke ĝi ricevis raportojn pri 139 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 31 mortoj merkrede en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 143 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ merkrede, 2 189 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 5.952.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 80 409 ĝis la fino de merkredo, inkluzive de 25 352 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 52 045 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 012 homoj, kiuj mortis pro la malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin