Ĉinio kaj centr-aziaj landoj reasertas kunlaboron de Zono kaj Vojo malgraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:34:58     Redaktoro:Ĝoja

Plej altranga ĉina diplomato Yang Jiechi diris, ke Ĉinio kaj centr-aziaj landoj reasertis profundigi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo. Yang diris, ke la gvidantoj de Taĝikio, Uzbekio kaj Kazaĥio ĉiuj promesis akceli kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj pliigi ekonomian konektitecon kaj profitigi homojn en ĉiu lando.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la komentojn merkrede, kiam li finis sian viziton al Taĝikio, Uzbekio kaj Kazaĥio. Yang ankaŭ esprimis dankemon pro ilia subteno al la batalo de Ĉinio kontraŭ la nova kronviruso kaj alvokis unuigitajn klopodojn por batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la viruso estas senlandlima kaj Ĉinio protektos tutmondan publiksanon kun la ideo konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Dum sia lasta stacio de la vizito, Yang renkontiĝis kun kazaĥa prezidenton Kassym-Jomart Tokayev marde. Yang diris, ke la du landoj devas antaŭenpuŝi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo por rikolti pli da rezultoj, prioritatigi disvolvadon de kunlaboro pri produktkapablo, komerco, agrikulturo kaj infrastruktura konstruado kaj nutri novajn kreskpunktojn, kiaj estas financo, alta teknologio kaj cifereca ekonomio.

Yang dankas ankaŭ Kazaĥion pro la helpo kaj subteno al la batalo de Ĉinio kontraŭ la nova kronviruso. Li diris, ke Ĉinio pretas intensigi komunikadon kun la Monda Organizo pri Sano, plifortigi kunlaboron en epidemia prevento kaj regado kun ĉiuj landoj, kaj kune trakti la tutmondajn publiksanajn riskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin