Ĉinaj medicinaj esperantistoj aktivas en frontlinio de batalo kontraŭ novkronvirusa malsano

(GMT+08:00) 2020-03-05 14:37:09     Redaktoro:Ĝoja

En la komenco de 2020, la lukto kontraŭ epidemio de la nova kronvirusa malsano (COVID-19) rompis ĝenerale la festan etoson en Ĉinio kaj la ĉina registaro tuj prenis efikajn kaj decidemajn rimedojn por la sekureco kaj sano de la tutlanda popolo kaj por la publiksana sekureco de la mondo. En la peniga batalo kontraŭ la epidemio, amaso da medicinistoj sin dediĉas al la frontlinio en hospitaloj, inter ili ankaŭ aktivas multaj ĉinaj medicinaj esperantistoj. En komenco de eksplodo de la epidemio, la landa sekcio de la Internacia Medicina Esperanto Asocio, la Ĉina Medicina Esperanto-Asocio (ĈMEA) sub Ĉina Esperanto-Ligo tuj aktive agis kaj ĝi faris epidemiologajn esplorojn, kolektis pneŭmologiajn informojn pri la viruso kaj ĝustatempe komunikis necesajn informojn pri epidemia disvastiĝo al la tegmenta asocio kaj alilandaj paraleluloj. La agado de la asocio ne nur helpis alilandajn esperantistojn ekkoni la veron de la nova-kronviruso, la penigajn kontribuojn de la ĉina popolo kaj la efikajn laborojn fare de la ĉina registaro, sed ankaŭ montris la plej kortuŝan kaj kuraĝecan aktivadon de ĉinaj medicinistoj kaj esperantistoj.

Profesoro Wang Disheng, konata kiel estro de ĈMEA kaj meritplena aktivulo jam antaŭ la novfondiĝo de ĈMEA en la unua momento kolektis epidemiologajn informojn pri la viruso kaj raportis la kolektitajn datumojn kaj koncernan medicinan esploron al UMEA kaj diskonigis al enlandaj membroj de la asocio la preventadon kaj regadon de la epidemio kaj necesajn rimedojn. Pro. Wang diris, ke ĉio ĉi laboro estas respondeco de ĉina medicinistaro kaj devo de ĈMEA.

"Mi estas ĉina landa delegito de UMEA. Mi funkcias raporti al UMEA gravajn okazojn, progresojn rilate medicinon kaj medicin-Esperantan movadon en Ĉinio. Kompreneble mi ofte aranĝas laborojn en medicina-Esperanta rondo laŭ UMEA-aj planoj kaj postuloj. Kiam la epidemio komenciiĝs, mi ĝustatempe skribis la artikolojn "La epidemiaj informoj el Chinio pri la "nov-kronvirusa pneŭmonio". Per la artikolo mi volas objektive raporti al UMEA realajn situaciojn pri la epidemiaj fortecoj, influoj kaj evoluoj, speciale ĝiaj epidemiaj ecoj kaj bazaj preventmetodoj kontraŭ ĝi. Tiamaniere niaj kolegoj en UMEA povas antaŭtempe akiri primarajn sciojn kaj informojn pri tiu epidemio.

Raportoj fare de Yang Xiaopei

Mi volas objektive raporti agadojn kaj reagadojn de ĉinaj divers-rangaj registaroj kontraŭ la epidemio, por fari niajn kolegojn koni reale kaj taksi objektive efik-rezultojn de la rimedoj el ĉinaj registaroj. Kompreneble mi ankaŭ reale priskribis la malfacilojn kaj problemojn, al kiuj frontas popolanoj en la epidemia zono, kaj volas, ke niaj kolegoj konu, komprenu kaj simpatiu ilin, kaj ke ankaŭ niaj kolegoj asistu ilin per diversaj manieroj. Mi ankaŭ skribis la alian artikolon "La Ĉefaj Datumoj kaj Informoj pri Novkronvirusa Pneŭmonio en Lastaj tagoj", en kiu mi kolektis, analizis kaj indikis tiamajn epidemiajn evoluojn kaj situaciojn, kio reflektas nian sinsekvan atenton pri la epidemio."

Ne nur prof. Wang, sed ankaŭ multaj membroj de ĈMEA multe aktivas en la batalo kontraŭ la epidemio. Laŭ konigo de prof. Wang, multaj membroj de la asocio estas luktantoj en la batalo kontraŭ la epidemio, iuj rekte laboras en hospitaloj kiuj akceptas kaj kuracas konfirmitajn malsanulojn, kaj iuj okupiĝas en rekta servado al la fronta linio de la batalo. Ili forlasis feriojn kaj aktive alvenis kurac-postenojn rekte kontakti suspektatojn de tiu malsano, riskante infektiĝon de tiu viruso. Tiuj ĉinaj medicinistoj montras sin bravaj. Wang Disheng havas kontaktojn kun tiuj kuraĝaj samideanoj kaj li diris:

"Kiam oni demandis ĉu vi timas la viruson kaj la malsanon, ili sincere respondis ke sincerdire ĉiuj homoj timas, tamen fari tiel estas la devo kaj respondeco por ĉiu medicinisto. Ili estas bonaj medicinistoj kaj ankaŭ bonaj medicin-esperantistoj, kiuj enkorpigas en si mem la spiriton kaj sindonecon de Esperanto. En nia grupo, ni kolektas koncernajn informojn kaj elsendas kuraĝigajn kaj pozitiv-energiajn informojn kaj ideojn por helpi niajn membrojn aktive batalantajn kontraŭ la epidemio en siaj postenoj."

En kuracado de la malsano, la scienca esploro de vakcinoj kaj provizado de medikamentoj estas la plej zorgataj aferoj de la homoj. Vicestro de la ĈMEA prof. Shi Qingping estas ĉefo de medikamenta departemento de la Hospitalo Bengbu de Anhui-provinco, kiu ankaŭ estas difinita hospitalo akceptanta malsanulojn infektitajn je la nova kronviruso. Kun la disvastiĝo de la epidemio, pli grandiĝas la premo kaj taskoj de prof. Shi. Li ne nur forlasis la feriojn kaj ripozon, sed ankaŭ tage kaj nokte laboris en la frontlinio. Post preskaŭ dumonata tagnokta laboro, prof. Shi preskaŭ ne povis paroli, kaj li diris, ke la medikamenta departemento portas sur sin la gravan taskon de provizado de kontraŭepidemiaj medikamentoj. Kiam la tuta lando urĝe bezonas kontraŭvirusajn medikamentojn kaj proviloj, kaj la aĉetado kaj provizado estas malfacila tasko. Li diris:

"Esploro kaj uzado de vakcino kontraŭ nov-kronvirusa malsano povas efike haltigi disvastiĝon de la epidemio kaj havas gravan signifon. Nun profesiuloj el diversaj lokoj de la lando konsistigas la vakcino-esploran grupon kaj tage kaj nokte laboras por maksimume redukti esploran tempon. Laŭ reguloj pri esploro de novaj medikamentoj kaj vakcinoj, la vakcino kontraŭ nova kronviruso devas esti eksperimentata en reala uzado kaj la oficiala aplikado de la vakcino bezonas tempon. Nun ni ankoraŭ devas bone kapti la nunajn preventajn kaj regadajn rimedojn kaj projektojn por venki la epidemion."

Iuj membroj de ĈMEA ne estas medicinistoj, tamen ili ankoraŭ faras sian eblecon por la batalo kontraŭ la epidemio. Yang Xiaopei, vicestro de la ĈMEA, respondecas pri disvastigo kaj edukado en la hospitalo. De mezo de januaro ĝis nun, li intervjuis al ekzemplaj medicinistoj en la frontlinio kontraŭ la epidemio kaj faris konsulojn kaj lia poŝtelefono 24hore laboras. En lia amikorondo de Wechat, ĉiutage aperis novaj raportoj kaj kuraĝigaj novaĵoj pri la kuracado de la novkronvirusa malsano. Li ankaŭ kuraĝigis aliajn esperantistojn kaj paralelulojn aktive partopreni en la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris intervjuate:

"Kiel medicina esperantisto, mi havas respondecon kaj devon montri la principon de Esperanto kaj servi por la monda paco per mia medicina profesio. Vizaĝe al publiksana krizo, ni devas venki la malfacilojn kiel realaj medicinistoj, ne forgesante la komencan principon kaj ne malhonorigante la mision de la lando. La medicina esperantista asocio konsistas el medicinistaj esperantistoj kaj ĝi multe diferencas disde aliaj societoj. En la danĝera momento, ni devas ludi la rolon de esperantistoj, kiuj luktas per lingvo. Esperantistoj strebas por la monda paco kaj publikaj interesoj. Kaj ni medicinaj esperantistoj sopiras la publikan sanon."

La peniga laboro kaj kontribuoj de ĉinaj medicinaj esperantistoj estis aprobitaj de la internacia medicina esperantistaro, kaj ankaŭ alvokis profesian diskutadon en la komunumo pri karakteroj, ecoj kaj infektaj vojoj de la nova kronviruso. Ankaŭ la preventaj kaj regaj rimedoj kaj kuracaj projektoj de la ĉina registaro estis multe laŭditaj de la internacia paraleluro. Prezidanto de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) Dro. Christoph Klawe diris:

"La raportoj de profesoro Wang kiel korespondanto de UMEA en Ĉinio estis dissenditaj al UMEA-membroj kaj -apogantoj kaj tiel ankaŭ al la respondeculoj pri faka agado de la UEA. Tiamaniere la informoj atingis grandan nombron de legantoj. La raportoj vokis grandan atenton de la internacia Esperanto-komunumo kaj daŭre estas altestimataj. Tiel la laboro de la ĉinaj delegitoj ege gravis kaj havas rimarkindan efikon. La kunlaboro estas bonega."

En sinsekvaj tagoj malpliiĝis la novaj konfirmitaj kazoj je la novkronvirusa malsano, tio pruvis efikon de la prenitaj rimedoj. Ĉina registaro plue komencas mobilizi tutsociajn resursojn kaj energiojn fokuse helpi mediciajn laborojn kontraŭ la epidemio. Multaj urboj praktikas pli severajn reagadojn al grava kaj subita publika evento, kaj tio efike reduktos kontaĝojn kaj disvastiĝojn de la epidemio. Miloj kaj miloj da taŭgaj medicinistoj el la tuta lando veturas sinsekve al la epidemiaj zonoj kaj batalas kune kun tieaj medicinistoj, kiuj tro lacas por efike kuraci kaj savi tiujn malsanulojn. En la epidemia zono, establiĝis nelonge kvin modernaj hospitaloj kun pli ol 5 miloj da patient-litoj, kiuj potencigos kapablojn enhospitaligi kaj kuraci tieajn malsanulojn kun tiu malsano.

Prof. Wang Disheng konigis: "La aktivaj kaj favoraj rimedoj kaj faktoroj kontraŭ la epidemio aperas al ni. En pli multaj hospitaloj, medicinistoj de TĈM (Tradicia Ĉina Medicino) partoprenis en kuracado de tiuj malsanuloj kune kun medicinistoj de MM kaj akiris evidentajn efikojn, kiuj kurac-metodoj jam enskribiĝis en la Protokolon pri Diagnozado kaj Kuracado de Nova Kronvirusa Pneŭmonio. Do ni konvinkiĝu ke la ĉina popolo certe konkeros la ferocan epidemion kaj akiros finan kaj ĝisfundan venkon."

Ĝuste kiel komentis esperantisto sub raporto pri la novkronvirusa malsano de nia fejsbuka konto.

Ĉu nur en tiaj tragikaj cirkonstancoj oni povas finfine kompreni, ke pravis Zamenhof pri la neceso de "nova sento" ? Pri homa familio li aludis jam en 1890 en "La Espero", la poemo, kiu fariĝis la Esperanto-himno. Se Zamenhof estus konsiderebla kiel naivulo, kion diri pri la celoj de UNESKO, kiu disponas je homaj, monaj kaj materialaj rimedoj nekompareble pli imponaj, ol la movado por Esperanto ?

Diversnaciaj homoj povas harmonie kaj profitodone kunlabori por la bono de la homaro. Tion oni vidas ekzemple en la Internacia Kosmostacio, kaj tio povas okazi ankaŭ inter homoj, simple honestaj kaj konsciencaj.

La nuna interŝanĝo de informoj kaj kunlaboro inter esperantistoj por lukto kontraŭ viruso, kiu minacas la tutan homaron estas grava kontribuo al favora kaj pozitiva evoluigo de la mensoj. La Ĉina Medicina Esperanto-Asocio ne nur ludas la ŝlosilan rolon en informo-interŝanĝo, sed ankaŭ persone luktas kontraŭ la epidemio, realigante la principon de Esperanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin