Ankaŭ mensviruso de iuj devas esti eliminata

(GMT+08:00) 2020-03-06 14:49:06     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe sub firma gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro, la disvastiĝa tendenco de la nov-kronvirusa epidemio estis efike haltigita, evidente malpliiĝs la nombro de infektitoj kaj samtempe kreskis la nombro de elhospitaligitaj pacientoj de la kronvirusa malsano. De post la eksplodo de la epidemio, iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj senĉese distordis la faktojn, fabrikis famojn kaj eĉ troigis rasan diskriminacion, kio reflektis ilian hipokritecon. Ĉiuj raciaj homoj scias, ke la epidemio estas la komuna malamiko de la tuta homaro. Iu ajn viruso aŭ epidemio estas fine venkita de la homaro per kunlaboro kaj reciproka helpo. Nun diverslandaj popoloj devas kune batali kontraŭ la nova kronviruso kaj helpi iujn homojn forigi la viruson en sia menso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin