143 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-06 14:49:40     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina prisana aŭtoritato diris vendrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 143 novaj konfirmitaj kazoj de nov-kronvirusa malsano kaj 30 mortoj ĵaŭde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortoj, 29 okazis en la provinco Hubei kaj unu en la provinco Hainan. Samtempe, 102 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ ĵaŭde, 1 681 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 5 737.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin