Rakonto pri pakistana volontulo Haroon Nomaan

(GMT+08:00) 2020-03-06 18:48:11     Redaktoro:Ĝoja

De post la eksplodo de la pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso nombro da aliaj landanoj vivantaj en Ĉinio batalas kune kun la ĉina popolo kontraŭ la epidemio kaj Haroon Nomaan el Pakistano ĝuste estas unu el ili. Li sin nomas "duona wuhan-ano" kaj rigardas Wuhan kiel sian duan hejmlokon. Li servas kiel volontulo kaj helpas akcepti varojn donacitajn de aliaj landoj.

Haroon estas inĝeniero de la Grupo Lenovo, laboras kaj vivas en Wuhan 4 jarojn. Komence de februaro li sciis, ke Pakistano donacis kuracajn materialojn al Ĉinio, kaj tre emociiĝis. Li ankaŭ esperis fari ion kontraŭ la epidemio. Li diris:

"Wuhan estas mia dua hejmloko kaj kiel duona wuhan-ano mi volas fari ion."

Danke al helpo de kolegoj li fariĝis volontulo kaj laboras en la akcepto kaj distribuo de varoj donacitaj.

"La laboro ne estas facila, ĉiutage mi traktas pli ol dek arojn da donacoj."

Li povas paroli en la lingvoj urdua, ĉina kaj angla, kaj kontaktas donacintojn el Japanio, Singapuro, Usono, Turkio kaj multaj eŭropaj landoj. Liaj familianoj kaj kolegoj tre subtenas lin. Li diris:

"Pro la tempa diferenco ĝenerale mi laboras de la 8-a horo kaj duono matene ĝis la 11-a ĝis 12-a horo nokte. Mia edzino, kaj ankaŭ mia firmao, donis gravan subtenon al mi, kio multe reduktis mian ŝarĝon en laboro."

Por pritrakti donacojn, Haroon devas konfirmi varojn, loĝistikan vojon, trakti senimpostigadon. Pro la laboro Haroon aliĝis al pli ol 80 grupoj en la aplikaĵo Wechat.

Haroon volas daŭrigi sian servadon ĝis fino de la epidemio.

"Se necesas mia helpo, mi laboros ĝis la fino de la epidemio. Mi volas fari mian kontribuon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin