Proparolanto: Ĉinio kaj Japanio subtenas komunikadon pri ŝtata vizito de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2020-03-06 20:52:10     Redaktoro:Ĝoja

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaude, ke Ĉinio kaj Japanio subtenas intensan komunikadon pri la tempo de la ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping al Japanio.

Proparolanto Zhao Lijian diris tion en ĉiutaga gazetara konferenco responde al raportoj, ke eble la vizito ne povas realiĝi ĉi-printempe. Zhao diris, ke nun Ĉinio kaj Japanio faras ĉiuflankajn klopodojn por batali kontraŭ la epidemio de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), kaj ambaŭ flankoj konsentis, ke ili devas certigi, ke prezidanto Xi faros la viziton en la plej oportuna tempo kun taŭgaj kondiĉoj kaj etoso por atingi plenan sukceson. Li aldonis, ke laŭ interkonsento, la du flankoj subtenos intensan komunikadon pri la tempo de la vizito."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin