Xi Jinping emfazis venki epidemion por gajni batalon kontraŭ malriĉeco

(GMT+08:00) 2020-03-07 16:55:08     Redaktoro:Ĝoja

Prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis venki la influon de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) por atingi kompletan venkon en la batalo kontraŭ malriĉeco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio pri certigo de decida venko en la mildigo de malriĉeco.

Xi emfazis, ke liberigi de malriĉeco ĉiujn kamparanojn vivantajn sub la nuna malriĉeclinio antaŭ 2020 estas solena promeso farita de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj tiu ĉi celo devas esti atingita en difinita tempo. Li alvokis senĉesajn klopodojn por mildigo de malriĉeco, dirante, ke estas malfacila batalo, al kiu oni devas doni pli grandan gravecon en la fina puŝo.

Xi urĝis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj antaŭenpuŝi la batalon kontraŭ malriĉeco en pli granda rezoluteco kaj intenseco, venki la influon de la epidemio por atingi kompletan venkon en elradikigo de malriĉeco, kaj finplenumi la grandan aferon, kiu estas tre grava por la ĉina nacio kaj la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin