Aŭdiĝas voĉo de printempo en popola milito sub gvidado de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2020-03-07 17:17:19     Redaktoro:Ĝoja

Fronte al la senprecedence granda defio de epidemio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) persone gvidis la grandiozan batalon en la lasta pli ol unu monato.

Li multfoje prezidis gravajn kunvenojn pri preventado kaj regado de la epidemio, iris al la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio kaj faris sciencajn kaj zorgemajn esplorojn. Xi gvidis la ĝeneralan situacion kaj donis antaŭvidajn instrukciojn, kio sufiĉe montris lian elstaran gvidkapablon kaj neordinaran saĝecon, enkorpigis la heroecon de la ĉina gvidanto fronte al danĝero kaj profunde montris la amon de la popola gvidanto.

Xi montris, ke se Wuhan venkos, Hubei venkos; se Hubei venkos, la tuta lando venkos. Li postulis, ke ĉiuj membroj de la partio kaj oficialuloj starigu bonan ekzemplon per sia konduto, kaj ĉiuj malsanuloj infektitaj je la nova kronviruso estu enhospitaligitaj kaj senprokraste kuracataj. Li montris, ke la plej forta armilo por elimini la malsanon estas scienco kaj teknologio. Serio da sciencaj juĝoj kaj gravaj instrukcioj de la ĝenerala sekretario povas konsistigi lernolibron pri modernigo de la regada sistemo kaj regada kapablo de la lando.

Aŭdiĝas la voĉo de printempo en la popola milito sub la gvidado de Xi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin