Internacia komunumo ne permesas al kontraŭĉinaj politikistoj kulpigi Ĉinion pri epidemio

(GMT+08:00) 2020-03-07 18:52:07     Redaktoro:Ĝoja

Kiam la epidemio de la nova kronviruso disvastiĝas en la tuta mondo, furiozas informa viruso kaj politika viruso. Iuj kontraŭĉinaj fortoj de la okcidento kalumniis, ke malforta prevento de Ĉinio kaŭzis disvolviĝon de la epidemio en aliaj landoj. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo eĉ akuzis Ĉinion, ke ĝia nekompleta datumo pliigis malfacilojn de la prevento kaj regado de Usono, kaj intencis misfamigi Ĉinion pri kreado de katastrofo.

Fakte la internacia komunumo jam donis justan taksadon pri la prevento kaj regado de Ĉinio.

Lastatempe la komuna inspektgrupo de Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano publikigis raporton de enekto, dirante, ke Ĉinio prenis la plej kuraĝajn, flekseblajn kaj pozitivajn rimedojn por la prevento kaj regado, sukcese evitis aŭ eĉ malebligis 100 mil kazojn de infektiĝo je la viruso kaj konstruis la unuan gardlinion por eviti internacian disvastiĝon de la malsano.

En la 6a de marto, la internacia medicina revuo "Lancet" publikigis komentan artikolon, dirante, ke diverslandaj politikistoj devas lerni la spertojn de Ĉinio.

Ĝis la 16a horo de la 6a de marto, en 86 landoj krom Ĉinio estis konfirmitaj entute 18 070 kazoj de la maslsano. La Monda Organizo pri Sano alvokis, ke prevento kaj regado de la epidemio devas esti la plej urĝa tasko por ĉiuj landoj. Pompeo devas legi plendojn de iuj usonaj medicinistoj kiuj servis por kuracado de infektitoj. Ili petis prisanajn deparetmentojn ekzameni suspektatajn malsanulojn.

La ago de iuj okcidentaj landoj por politikigi la epidemion jam kaŭzis malhelpon al la preventa kunlaboro de la internacia komunumo. La ekonomiaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano limigas aĉetadon de kuracaj ekipaĵoj kaj medikamentoj de Irano. La tiel nomata "malforta prevento kaj regado de Ĉinio" estas absolute senbaza. La misfamigo de iuj kontraŭĉinaj fortoj kaj politikistoj estas nova politika viruso.

Faktoj estas pli elokventaj. Ĉinio neniam forestis en la batalo kontraŭ la tutmonda epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin