Neniun povas minaci usona akto rilata al Tajvano

(GMT+08:00) 2020-03-09 20:12:28     Redaktoro:Pluveta

En tiu ŝlosila momento, en kiu la tuta mondo batalas kontraŭ la pandemio de la nova kronviruso, iuj usonaj politikistoj ankoraŭ levas malicajn ondojn kaj perversajn ventojn por puŝi la usonan Ĉambron de Reprezentantoj trapasi la tielnomatan "Akton pri Tajpeo en 2019", kaj postulas, ke la usona registaro reĝustigu, laŭ la akto, siajn rilatojn kun koncernaj landoj en ekonomio, sekureco, diplomatio kaj aliaj flankoj. Simpledirite, ili celas per minacaj aŭ allogaj rimedoj doni apogon al la tielnomataj "diplomatio" kaj "ekspansio de internacia spaco" de la tajvanaj aŭtoritatoj.

Kvardek jarojn antaŭe Usono starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio surbaze de la principo de "unu Ĉinio", sed nun ĝi ĉiel malhelpas la normajn interŝtatajn rilatojn inter Ĉinio kaj aliaj suverenaj ŝtatoj. Kia hegemonia logiko tio estas? Per tiu akto, same kiel antaŭe, Usono intencas preni Tajvanon kiel "ŝakpecon" por reteni la disvolviĝadon de Ĉinio. La tielnomata "Akto pri Tajpeo" serioze malobservas la principon de "unu Ĉinio" kaj la preskribon de la tri komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono, kio estas senskrupule interveni en la internajn aferojn de Ĉinio. Kontraŭ tio Ĉinio absolute oponas.

Oni rimarkis, ke post kiam Tsai Ing-wen enoficiĝis, jam sep landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj turnis sin al la starigo aŭ restarigo de tiaj rilatoj kun la Ĉina Popola Respubliko. Tio montras, ke la principo de "unu Ĉinio" estas ĝenerala tendenco, al kiu ĉiuj aspiras, kaj ankaŭ universala rekono de la internacia komunumo. La koncernaj landoj faris ĝustan kaj decan juĝon pri la monda situacio kaj ĝustan elekton laŭ siaj interesoj kaj la deziro de sia popolo.

En tia fono la usona akto rilata al Tajvano fakte estas kontraŭa al la fluo, kaj en ĝi troviĝas tre evidenta signifo de timigo. Sed ĝi minacas neniun, ĉar tio pruviĝis multfoje atestita.

La problemo de Tajvano apartenas al la interna politiko de Ĉinio, kaj ĝi koncernas kernajn interesojn de Ĉinio. Iuj usonaj politikistoj manipulis la akton, sed tio neniel ŝanĝas la realon de Tajvano, kies "internacia spaco" certe pli kaj pli malgrandiĝos, kaj des pli, ke tio ne povas haltigi la paŝadon de la ĉina unuigo. Ni urĝas, ke Usono prenu praktikajn rimedojn por malhelpi la akcepton de la akto kaj konvene traktu la problemon de Tajvano por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne falu en pli da embaraso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin