Ĉinio donacas al MOS 20 milionojn da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2020-03-09 20:28:17     Redaktoro:Pluveta

En la gazetara konferenco de la 9a de marto, en Pekino, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ĉina registaro decidis donaci 20 milionojn da usonaj dolaroj al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), kiuj uziĝos en la prevento kaj regado de la nova kronviruso, la kontruo de la publiksana sistemo de evoluantaj landoj kaj similaj. Ĉinio daŭrigas sian subtenon de la internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio.

En la 7a de marto Chen Xu, la ĉina ambasadoro rezidanta en Ĝenevo, intervidiĝis kun la ĝenerala direktoro de MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, kaj komunikis tiun pri tio, ke la ĉina registaro decidis donaci al MOS 20 milionojn da usonaj dolaroj por internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ la epidemio de la nova kronviruso.

Por tio Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke li dankas kaj laŭdas Ĉinion, ĉar la ĉina registaro, spite al sia grandega malfacilo, malŝpare faras mondonacon al evoluantaj landoj kaj etendas al ili siajn helpemajn manojn. Li esprimis la volon daŭrigi plifortigon de kunagado kaj kunlaboro kun Ĉinio en la preventado kaj regado de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin