Ĉina Societo de Ruĝa Kruco sendis fakulojn al Irano por dividi spertojn de kuracado de COVID-19

(GMT+08:00) 2020-03-09 12:47:23     Redaktoro:邱杰明

La rapida disvastiĝo de la nov-kronvirusa malsano en Irano en la lastaj tagoj estigis maltrankvilon de la tuta mondo. Okaze de la severa situacio, laborgrupo konsistanta el 5 fakuloj de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco estis sendita al Irano por dividi ĉinajn spertojn kaj helpi Iranon en kuracado de la malsano.

La laborgrupo atingis iranan ĉefurbon Tehrano en frumateno de la 29a de februaro. Ĉinaj fakuloj vizitis plurajn hospitalojn, kiuj akceptis infektitojn de la nova kronviruso, kaj interŝanĝis informojn kaj dividis spertojn kun iranaj medicinistoj en la frontlinio.

Fakulo Ma Xuejun diris al raportisto, ke la situacio en Irano estas serioza. Nun Irano alfrontas du defiojn. La unua estas manko de materialoj, inkluzive de kuraciloj kaj protektaj provizaĵoj, kaj la alia kuŝas en tio, ke ilia kapablo altiĝas, tamen tio restas nesufiĉa.

Fakulo Qian Zhiping aldonis, ke ideo kaj sindonemo de iranaj medicinistoj forte impresis la laborgrupon. Ili kredas, ke sub klopodo de la tuta lando, Irano certe povos regi la epidemion en la baldaŭa estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin