Ĉinio publikigis novajn politikojn por batalo kontraŭ malriĉeco

(GMT+08:00) 2020-03-09 12:50:58     Redaktoro:邱杰明

La Ministerio pri Civilaj Aferoj diris dimanĉe, ke Ĉinio ellaboris serion da rimedoj por plifortigi socian subtenon al homoj plej bezonantaj helpon kaj batali kontraŭ malriĉeco,

La ministerio diris en telekonferenco pri mildigo de malriĉeco, ke censo celanta malriĉulojn estos komencita por certigi, ke tiuj laŭnormaj estas inkluzivitaj de la sistemo de socia sekureco kaj ĝuas subtenajn politikojn.

La ministerio diris, ke klopodoj estos intensigitaj por subteni malavantaĝajn grupojn, inkluzive de maljunuloj, handikapuloj kaj neplenaĝuloj, kiuj estas nekapablaj pri laboro kaj havas neniun fonton de enspezo kaj neniun alian por konfido al subteno.

La ministerio ankaŭ emfazis instigi sociajn organizojn partopreni en mildigo de malriĉeco kaj akceli la efektivigon de bonfaraj projektoj por kontraŭbatali malriĉecon. Ĝi diris, ke laŭcela helpo estos liverita al regionoj de ekstrema malriĉeco, kaj alvokis pli da helpaj projektoj, financa subteno kaj personara trejnado por ĉi tiuj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin