24 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-03-11 11:08:01     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prisana aŭtoritato diris merkrede, ke ĝi ricevis raportojn pri 24 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano kaj 22 mortoj marde en la ĉina ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiuj mortoj okazis en la provinco Hubei. Samtempe, 31 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj. Ankaŭ marde 1 578 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 4 492.

Ĝis la fino de mardo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj sur la ĉeftero kalkuliĝis al 80 778, inkluzive de 16 145 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 61 475 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 158 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 285 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 14 607 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin